Ĉapitro Unu

Estas peko skribi ĉi tion. Estas peko pensi vortojn kiuj neniu ajn pensas kaj lokigi ĝin en papero kiu neniu ajn rigardos. Estas malnobla kaj malbona. Estas kvazaŭ ni parolas nur al niaj oreloj. Kaj ni tre bone scias ke neniu malobeo estas plej nigra ol fari aŭ pensi sole. Ni rompis leĝojn. La leĝoj kiuj diras ke homoj ne rajtas skribi krom se la Profesia Konsilantaro petis. Ni estu pardonata!

Sed ĉi tiu ne estas la nura peko sur ni. Ni jam agresis plej grandan krimon, kaj por ĉi tiu krimo ne estas nomebla. Kiu puno atendas nin se ni estus malkovrata ni ne scias, ĉar tia krimo ne okazis en la memoro de homoj kaj neniu leĝo provizas kontraŭ ĝin.

Estas malluma ĉi tie. La flamo de la kandelo staras kvieta en la aero. Nenio movas en ĉi tiu tunelo krom nia mano sur la papero. Ni estas sola ĉi tie sub la tero. Estas terura vorto, sola. Leĝo diras ke neniu inter la homoj rajtas esti sola, nenie kaj neniam, ĉar tio estas la grandega peko kaj la radiko de ĉiu malboneco. Sed ni jam rompis multajn leĝojn. Kaj nun nenio estas ĉi tie krom nia nura korpo, kaj estas stranga vidi nur du krurojn streĉitajn sur la grundo, kaj sur la muro antaŭ ni la ombron de nian unu kapon.

La muroj estas fendiĝita kaj akvo kuras sur ilin en maldikaj kanaletoj sensone, nigra kaj briligata kiel sango. Ni ŝtelis kandelon el la ŝrankoj de la Hejmo de la Stratobalauloj. Oni kondamnos nin dek jaroj en la Palaco de Korekta Reteno se ni estus eltrovita. Sed tio malgravas. Gravas nur ke la lumo estas multevalora kaj ni ne devas malŝpari ĝin por skribado kiam ni bezonas ĝin por tiu laboro kiu estas nia krimo. Tamen, ni ankaŭ devas skribi, ĉar – la Konsilantaro kompatu nin! – ni deziras paroli por nenies oreloj krom la niaj.

Nia nomo estas Egaleco 7-2521, tio estas skribita en fera braceleto kiu ĉiu homo devas porti en sia maldekstra manradiko kun sia nomo sur ĝin. Ni estas dudek-unujara. Ni longas ses futojn, kaj tio estas ŝarĝo, ĉar malmultaj homoj longas ses futojn. Eĉ la Instruistoj kaj Estroj montris al ni kaj severe diris: “Malboneco estas en via ostoj, Egaleco 7-2521, ĉar via korpo kreskis pli ol la korpoj de viaj fratoj.” Sed ni povas ŝanĝi nek niajn ostojn nek nian korpon.

Ni naskiĝis kun malbeno. Ĉiam ĝi urĝadis nin al nepermesitaj pensoj. Ĉiam ĝi donis dezirojn al ni kiuj homoj ne rajtas deziri. Ni scias ke ni estas malbona, sed ni havas nek volon ne povon por rezisti ĝin. Estas nia mirindaĵo kaj nia sekreta timo, ke ni scias kaj ni ne rezistas.

Ni klopodas egali ĉiuj niaj fratoj, ĉar ĉiuj homoj devas esti egalaj. Super la pordegoj de la Palaco de la Tutmonda Konsilantaro, tie oni gravuris vortojn en la marmoro, tiuj kiuj ni devas memripeti ĉiam, kiam ni estas tentita:

“Ni estas unu en ĉiuj kaj ĉiuj en unu. Ne ekzistas homoj krom la granda NI, Unu, nedividebla kaj eterne.” –

Ni memripetis tion, sed ĝi ne helpas nin.

Tiujn vortojn oni gravuris antaŭ multa tempo. Verda ŝimo restas en la kanaloj de la literoj kaj flavaj strioj en la marmoro, kiu venis el pli multaj jaroj ol homoj povas nombri. Kaj ĉi tiuj vortoj estas la vero, ĉar ili estas skribita en la Palaco de la Tutmonda Konsilantaro, kaj la Tutmonda Konsilantaro estas la korpo de ĉiu vero. Tiel ja estas ek de la Granda Renaskiĝo. kaj antaŭ tre longa ol memoroj rajtas atingi.

Sed ni neniam devas paroli pri la tempo antaŭ la Granda Renaskiĝo, por timo ke ni estos kondamnita tri jaroj en la Palaco de Korekta Reteno. Nur la Maljunuloj kiuj flustras pri tio vespere, en la Hejmo de la Senutiluloj. Ili flustras pri strangaj aferoj, pri la turoj kiuj leviĝis ĉiele, en ĉi tiuj Nedireblaj Fojoj, kaj pri ĉaroj kiu movis sen ĉevaloj, kaj pri lumoj kiu brulas sen flamo. Sed tiuj fojoj estis malbonaj. Kaj tiuj fojoj jam forpasis, kiam homoj rigardis la Granda Vero kiu estas: ĉiuj homoj estas unu kaj ne ekzistas volo krom la volo de ĉiu la homaro kune.

Ĉiuj homoj estas bona kaj saĝa. Nur ni, Egaleco 7-2521, nur ni naskiĝis kun malbeno. Ni ne similas niajn fratojn. Kaj kiam ni rigardas nian vivon, ni rigardas ke ĝi ĉiam estis tiel kaj ke ĝi nin alkondukis ŝtup-ŝtupe al nia lasta, superega malobeo, nia krimo de krimoj kaŝiĝita ĉi tie sub la grundo.

Ni memoras la Hejmo de la Infanoj kie ni loĝis ĝis ni estis kvinjara, kune kun ĉiuj la infanoj de la Urbego kiu naskiĝis en la sama jaro. La dormohaloj tie estis blankaj kaj puraj kaj nudaj de ĉio krom cent litoj. Ni estis egale al ĉiu niaj fratoj tiam, krom la nura malobeo: ni batalis kun niaj fratoj. Malmultaj ofendo estas plej nigra ol batali kun niaj fratoj, ĉe ajn aĝo kaj pri ajna kialo. Tio diris al nin la Hejma Konsilantaro, kaj el ĉiu la infanoj de tiu jaro ni estis ŝlosita en la kelo pli ofte.

Kiam ni estis kvinjara, oni sendis nin al la Hejmo de la Lernantoj, tie restis dek ĉambrojn, unu po niaj dek jaroj de lernado. Homo devas lerni ĝis ili atingis dek-kvin jarojn. Tiam ili laboras. En la Hejmo de la Lernantoj ni vekiĝis kiam la sonorilo sonoris en la turo kaj ni iris lite kiam li resonoris. Antaŭ ni foriĝis niajn vestojn, ni staris en la granda dormohalo, kaj ni levis niajn dekstrajn brakojn, kaj ni diris kune, kun la tri Instruistoj kape:

"Ni estas nenio. Homaro estas ĉio. La graco de niaj fratoj permesas niajn vivojn. Ni ekzistas tra, per, kaj pro niaj fratoj kiu estas la Ŝtato. Amen."

Tiam ni dormis. La dormohaloj estis blankaj kaj puraj kaj nudaj de ĉio krom cent litoj.

Ni, Egaleco 7-2521, ne estis feliĉa en tiuj jaroj je la Hejmo de la Lernantoj. Ne estis ke la lernado tro estis facila por ni. Estis ke la lernado estis tro facila. Ĉi tio estas granda peko, naskiĝi kun tro rapida kapo. Ne estas bona esti malsama ol niaj fratoj, sed estas malbona esti supera ol ili. Tion la Instruisto diris al ni, kaj ili kuntiris la brovojn kiam li nin rigardis.

Tiel ni batalis kontraŭ ĉi tiu malbeno. Ni klopodis forgesi niajn lecionojn, sed ĉiam ni memoradis. Ni klopodis malkompreni kio la Instruistoj instruis, sed ĉiam ni komprenis antaŭ la Instruistoj parolis. Ni rigardis Kuniĝo 5-3992-n, kiu estis palisa duoncerba knabo, kaj ni celis fari kiel ili faris, tiel similiĝi ilin, sed iel la Instruisto sciis ke ni ne similas. Kaj ni estis vipfrapegita plej ofte ol la aliaj geknaboj.

La Instruistoj justas, ĉar ili estis nomumita de la Konsilantaroj, kaj la Konsilantaroj estas la voĉo de ĉio justeco, ĉar ili estas la voĉo de ĉiu homoj. Kaj se iam, en la sekreta mallumo de nia koro, ni bedaŭras tion kion okazis al ni en nia dek-kvina naskitago, ni scias ke ĝi estis nia propra kulpo. Ni rompis leĝo, ĉar ni ne atentas la vortojn de niaj Instruistoj. La Instruistoj nin diris:

“Ne aŭdacu elekti en viaj mensoj la laboro ke vi plaĉus fari kiam vi forlasos la Hejmo de la Lernantoj. Vi faros tion kion la Profesia Konsilantaro preskribos por vi. Ĉar la Profesia Konsilantaro scias, en ĝia granda saĝo kie viaj fratoj bezonas vin, plej bone ol vi mem povas scii en viaj malindaj mensetoj. Kaj se viaj fratoj ne bezonas vin, ne ekzistas kialo por ŝarĝi la teron kun viaj korpoj.”

Tio ni bone sciis, en la jaroj de nia infaneco, sed nia malbeno nian volon rompis. Ni estis kulpa kaj ĉi tie ni konfesis ĝin: Ni estis kulpa de la Granda Malobeo de Prefero. Ni preferis iajn laborojn kaj lecionojn ol la aliajn. Ni malbone aŭskultis la historiojn de ĉiuj la Konsilantaroj elektitaj ekde la Granda Renaskiĝo. Sed la Scienco de Aĵoj tre plaĉas al ni. Ni deziris scii. Ni deziris scii pri ĉiuj aĵoj kiu igis la teron ĉirkaŭ nin. Ni demandis tiom demandoj ke la Instruistoj malpermesis ilin.

Ni opinias ke ekzistas misterojn ĉiele kaj subakve kaj en la kreskantaj plantoj. Sed la Konsilantaro de Scienculoj jam diris ke misteroj estas neekzistantaj, kaj la Konsilantaro de Scienculoj ĉion scias. Kaj ni multe lernis de la Instruistoj. Ni lernis ke la tero estas plata kaj la suno turnis ĉirkaŭ ĝin, tio okazigis la tagon kaj la nokton. Ni lernis la nomojn de la blovoj kiu blovas sur la maroj kaj puŝas niajn grandajn ŝipojn. Ni lernis kiel elsangi homojn por resaniĝi ilin el ĉio malsano.

Ni amis la Sciencon de Aĵojn. Kaj en la mallumo, en la sekreta horo, kiam ni vekis ĉiunokte kaj fratoj ne ĉirkaŭis nin, krom nur iliaj formoj en iliaj litoj kaj iliaj ronkoj, kaj ni fermis niajn okulojn, kaj ni haltis nian spiron, tiel neniu tremo povis vidigi aŭ aŭdigi niajn fratojn, kaj ni pensis ke ni deziris esti sendita al la Hejmo de Scienculoj kiam nia vico alvenas.

Ĉiuj la grandaj eltrovaĵoj venis al ni el la Hejmo de Scienculoj, kiel la plej nova, trovinta ĵus antaŭ cent jaroj, kiel fari kandelojn el vakso kaj ŝnuro; ankaŭ, kiel fari vitro, kiu oni lokigas en niaj fenestroj por protekti nin de la pluvo. Por trovi ĉi tiuj aĵoj, la Scienculoj devas studi la teron kaj lerni el la rivero, el la sablo, el la blovoj kaj la rokoj. Kaj se ni irus al la Hejmo de Scienculoj, ni povus lerni el ili ankaŭ. Ni povus demandi el ili, ĉar ili ne malpermesas demandojn.

Kaj demandoj ne ripozigas nin. Ni ne scias kial nia malbono serĉigas nin ni ne scias kio, ĉiam. Sed ni ne povas rezisti ĝin. Ĝi flustras al ni ke ekzistas grandajn aĵojn en ĉi tiu tero de ni, kaj ni povas scii ilin. Ni demandas, kial ni devas scii, sed ĝi ne havas kialo por nin doni. Ni devos scii pro povi scii.

Do ni deziris esti senditaj al la Hejmo de Scienculoj. Ni deziris tion tiel ke niaj manoj tremis sub la kovrilojn nokte, kaj ni mordis nian brakon por haltigi la alian doloron kiu ni ne povis daŭri. Ĝi estis malbona kaj ni ne kuraĝis fronti niajn fratojn matene. Ĉar homoj rajtas deziri nenion por si mem. Kaj ni estis punitaj kiam la Konsilantaro de Profesioj venis al ni por disdoni niaj vivaj Mandatoj kiu diris al ĉiuj kiuj atingis siajn dekkvina jaron kio estos siaj laboroj dum la restaĵo de siaj tagoj.

La Konsilantaro de Profesioj venis je la unua tago de la printempo, kaj ili sidis en la granda halo. Kaj ni kiuj estis dekkvin jara kaj ĉiuj la Instruistoj venis al la granda halo. Kaj la Konsilantaro de Profesioj sidis en alta podio, kaj ili havis nur du vortojn por paroli al ĉiuj el la lernantoj. Ili nomis la lernantoj, kaj kiam la lernantoj staris antaŭ ilin la Konsilantaro diris: “Ĉarpentisto” aŭ “Kuracisto” aŭ “Kuiristro” aŭ “Estro”, tiam ĉiu lernanto leviĝis sian dekstran manon kaj diris: “La volo de niaj fratoj estu farita”.

Nun se la Konsilantaro diris “Ĉarpentisto” aŭ “Kuiristo”, la lernantoj tial asignita iras labori kaj ne plu studas. Sed se la Konsilantaro diras “Estro”, tiam la lernantoj iras al la Hejmoj de Estroj, kiu estas la plej granda Hejmo de la Urbego, ĉar ĝi estas tri-etaĝa. Kaj tiam ili studas por multaj jaroj, tiel ili povas kandidatiĝi kaj elektiĝi al la Urbega Konsilantaro kaj al la Ŝtata Konsilantaro kaj al la Tutmonda Konsilantaro –per la libera kaj generala voĉo de ĉiuj homoj. Sed ni ne deziris Estriĝi eĉ se tio estas granda honoro. Ni deziris esti Scienculo.

Do ni atendis nian vicon en la granda halo kaj tiam ni aŭdis la Konsilantaro de Profesioj voki nian nomon; “Egalecon 7-2521”. Ni marŝis podien, kaj niaj kruroj ne tremis, kaj ni rigardis la kvin Konsilantuloj kvin, tri de la vira genro kaj du de la ina. Iliaj hararoj estis blankaj kaj iliaj vizaĝoj estis fendita kiel la argilo de la seka riverlito. Ili estis maljunega. Ili ŝajnis plej maljuna ol la marmoro de la Templo de la Tutmonda Konsilantaro. Ili sidis antaŭ ni kaj ne moviĝis. Kaj ni vidis neniun spiron movi la faldojn de iliaj blankaj togoj. Sed ni sciis ke ili vivas, ĉar fingroj el la mano de la plej maljuna el ili leviĝis, montris al ni, kaj refaliĝis. Ĉi tio estis la nura kiu moviĝis, ĉar la lipoj de la plej maljuna ne moviĝis kial ili diris: “Stratobalaulo”.

Ni sentis la ŝnuroj en nia kolo striktiĝi kiam nia kapo plej leviĝis por vidi la vizaĝoj de la Konsilantaron, kaj ni estis feliĉaj. Ni sciis ke ni estis kulpaj, sed nun ni havis maniero por kompensi ĝin. Ni akceptos nian vivan Mandaton, kaj ni laboros por niaj fratoj, ĝojaj kaj volontaj, kaj ni forigis nian pekon kontraŭ ilin, pri kiu ili nenion sciis, sed ni sciis. Do ni estis feliĉaj, kaj fieraj de ni mem kaj de nia venko kontraŭ ni mem. Ni levis nian dekstran brakon kaj parolis, kaj nia voĉo estis la plej klara, la plej neŝanĝiĝema voĉo en la halo tiu tago, kaj ni diris:

“La volo de niaj fratoj estu farita”.

Kaj ni rekte rigardis la okulojn de la Konsilantaron, sed iliaj okuloj estis tiel malvarmegaj kiel bluaj vitraj butonoj.

Do ni iris al la Hejmo de Statobalauloj. Estas griza domo en mallarĝa strato. Estas sunhorloĝo en la korto, per ĝi la Hejma Konsilantaro povas distingi la horon de la tagon kaj kiam sonorigi la sonorilon. Kiam la sonorilo sonoras, ni leviĝos el niaj litoj. La ĉielo estas verda kaj malvarmega en niaj orientaj fenestroj. La ombro de la sunhorloĝon signalas duonon da horon dum ni vestiĝas kaj matenmanĝas en la manĝoĉambro, tie estas kvin longaj tabeloj kun dudek teleroj kaj dudek argilaj tasoj sur la tabeloj. Tiam ni iras por labori en la stratoj de la Urbego, kun niaj balailoj kaj niaj rastiloj. Post kvin horoj, kiam la suno estas alta, ni revenas al la Hejmo kaj meztagmanĝas por kiu oni nin permesas duonon da horon. Tiam ni relaboras. Post kvin horoj, la ombroj estas blua sur la pavimo, kaj la ĉielo estas blua kun profunda brileco kiu ne estas brila. Ni revenas por vespermanĝi, dum unu horon. Tiam la sonorilo sonoras kaj ni piediras en rekta kolumno al unu el la Urbegaj Haloj, por la Socia Kunveno. Aliaj kolumnoj de homoj venas el la Hejmoj de diversa Profesioj. La kandeloj estas lumigitaj, kaj la Konsilantaroj de la diversaj Hejmoj staras en katedro, kaj ili parolas al ni pri niajn devojn kaj pri niajn fratojn. Tiam vizitantaj Estroj enkatedriĝis kaj legis al ni paroladoj kiu estis faritaj en la Urbega Konsilantaro tiu tago, ĉar la Urbega Konsilantaro reprezentas ĉiuj la homoj kaj ĉiuj homoj devas scii. Tiam ni kantas himnojn, la Himnon de Fratecon, la Himnon de Egalecon, kaj la Himnon de la Kolektivan Spiriton. La ĉielo ja estas malseka purpura kiam ni revenas Hejmen. Tiam la sonorilo sonoras kaj ni piediras en rekta kolumno al la Urbega Teatrejo por tri horoj da Socia Distriĝo. Teatraĵo estas farita en scenejo, kun du grandaj ĥoroj el la Hejmo de Aktoroj, kiu parolas kaj respondas kune, en du gradaj voĉoj. La teatraĵoj estis pri laborado kaj pri kiel bona ĝi estas. Tiam ni piediras al la Hejmo en rekta kolumno. La ĉielo estas kiel nigra kribrilo traborita de arĝentaj gutoj kiu tremis, pretaj por trafendiĝi. La noktpapilioj frapas kontraŭ la stratlanternoj. Ni iris al niaj litoj kaj dormis, ĝis la sonorilo resonoras. La dormohaloj estis blankaj kaj puraj kaj nudaj de ĉio krom cent litoj.

Tiel ni vivadis ĉiutage dum kvar jaroj, ĝis antaŭ du printempoj kiam nia krimo okazis. Tiel ĉiuj homoj devas vivi ĝis ili estas kvardek jaraj. Je kvar dek jaroj oni estas finigita. Je kvardek jaroj oni estas sendita al la Hejmo de la Senutiluloj, kie la Maljunuloj loĝas. La Maljunuloj ne laboras, ĉar la ŝtato lin prizorgas. Ili sidas en la suno dum la somero kaj ili sidas je la fajro dum la vintro. Ili parolas malofte, ĉar ili estas lacaj. La Maljunuloj scias ke ili baldaŭ mortos. Kiam miraklo okazas kaj iu el ili vivas por atingi kvardek-kvin jaroj, ili estas la Antikvuloj kaj knaboj fiksrigardas ilin kiam li pasis antaŭ la Hejmo de la Senutiluloj. Tiu estos nia vivo, tiel ol ĉiuj niaj fratoj kaj ol la fratoj kiuj venis antaŭ nin.

Tiel estus nia vivo, sed ni ne faris nian krimon kiu ĉio ŝanĝis por ni. Kaj estis nia malbono kiu urĝis nin al nia krimo. Ni ja estis bonaj Stratobalauloj kaj kiel ĉiu el niaj frataj Stratobalauloj, krom de nia deziro por scii. Ni rigardis la stelojn tro longa nokten, kaj la grundoj kaj la arboj. Kaj kiam ni balais la korton je la Hejmo de la Scienculoj, ni kolektis la vitrajn flakonetojn, la pecoj de metaloj, la sekaj ostoj kiuj ili forĵetis. Ni deziris konservi tiuj aĵoj kaj ilin studi, sed ni ne havis lokon por ilin kaŝi. Do ni portis ilin al la Urbega Kloako. Kaj tie ni faris la eltrovo.

Estis tago je la printempo antaŭ la pasinta. Ni la Stratobalauloj laboras en brigadoj po tri, kaj ni estis kun Kuniĝo 5-3992, la duoncerbulo, kaj kun Internacio 4-8818. Do kuniĝo 5-3992 estas malsana junulo kaj kelkfoje ili konvulsiis, tiam iliaj buŝo ŝaŭmiĝis kaj iliaj okuloj blankiĝis. Sed Internacio 4-8818 malsamas. Ili estas alta, forta junulo kaj iliaj okuloj estas kvazaŭ lampiroj, ĉar iliaj okuloj ridegis. Ni ne povas vidi Internacio 4-8818 sen ne rideti respondantaj. Pro tio oni ne ŝatis ilin en la Hejmo de la Lernantoj, ĉar oni ne rajtas rideti senkiale. Kaj oni ankaŭ ne ŝatis ilin ĉar ili prenis pecojn de karbon kaj pentris bildojn sur la muroj, kaj tiuj bildoj ridegigis homojn, do Internacio 4-8818 estis sendita al la Hejmo de la Stratobalauloj, kiel ni.

Internacio 4-8818 kaj ni estas amikoj. Diri ĉi tio estas malbonaĵo, ĉar ĝi estas la granda malobeo, la Malobeo de Prefero, ami iu ajn el la homoj plej ol la aliaj, ĉar ni devas ami ĉiuj la homoj kaj ĉiuj la homoj estas niaj amikoj. Do Internacio 4-8818 kaj ni neniam parolas pri tio. Sed ni scias. Ni scias, kiam ni rigardas la aliajn okule. Kaj kiam ni tiel rigardas sen vortoj, ni ambaŭ scias aliaj aferoj, strangaj aferoj por kiu oni ne havas vortojn, kaj ĉi tiuj aĵoj timigis nin.

Do en la lasta tago de la printempo antaŭ la pasinta, Kuniĝo 5-3992 estis frapegita de konvulsioj en la bordo de la Urbego, apude la Urbega Teatrejo. Ni forlasis ilin en la ombro de la Teatreja tendo kaj ni iris kun Internacia 4-8818 por finigi nian laboron. Ni kune alvenis al la granda ravino malantaŭ la Teatrejo. Ĝi estas malplena krom de arboj kaj trudherboj. Post la ravino estas ebenaĵo, kaj post la ebenaĵo kuŝas la Nemapitan Arbaron, pri kiu homo ne devas pensi.

Ni kolektis paperojn kaj ĉifonoj kiuj la vento blovis el la Teatrejo, kiam ni vidis feran baron inter la trudherboj. Ĝi estis malnova kaj rustita pro multaj pluvoj. Ni tiris kun ĉiu nia forto, sed ni ne povis ĝin movi. Do ni vokis Internacion 4-8818, kaj kune ni skrapis la teron ĉirkaŭ la baro. Subite la tero enfalis antaŭ ni, kaj ni vidis malnovan feran kradon super nigra truo.

Internacio 4-8818 malantaŭpaŝis. Sed ni tiris la kradon kaj ĝi cedis. Kaj tiam ni vidis feraj ringoj kiel ŝtupoj gvidita malsupren al senfunda mallumo.

“Ni iros malsupren,” ni diris al Internacio 4-8818.

“Tio estas malpermesita,” ili respondis.

Ni diris: “La Konsilantaro ne scias pri ĉi tiu truo, tiel, tio ne povas esti malpermesita.”

Kaj ili respondis: “Ĉar la Konsilantaro ne scias pri ĉi tiu truo, ne povas esti leĝo kiu permesas ĝin eniri. Kaj ĉiu kiu ne estas permesita por leĝo estas malpermesita.”

Sed ni diris: “Ni iros, malgraŭ tion.”

Ili timegis, sed ili staris kaj vidis nin iri.

Ni pendis en la feraj ringoj kun niaj manoj kaj niaj piedoj. Ni povis vidi nenion malsuper ni. Kaj super ni la ĉiela truo malgrandiĝis, ĝis ĝi grandas kiel butono. Sed ankoraŭ ni malsupreniris. Tiam niaj piedoj tuŝis la grundo. Ni frotis niajn okulojn, ĉar ni ne povis vidi. Tiam niaj okuloj kutimigis al la mallumo, kaj ni ne povis kredi kio ni vidis.

Neniu homo konata de ni povas konstrui ĉi tiun lokon, nek homoj konata de niaj fratoj kiu vivas antaŭ ni, sed tamen, homoj konstruis ĝin. Estis granda tunelo. Ĝia muroj estis malmola kaj glataj kiam ni tuŝis ĝin; ĝi sentas kvazaŭ ŝtono, sed ĝi ne estis ŝtono. Sur la grundo estis longaj maldikaj feraj trakoj, sed ĝi ne estis feraj; ili sentas glata kaj malvarmega kiel vitro. Ni genuis, kaj ni rampis antaŭen, nia mano palpante laŭ la fera linio por vidi kien li gvidos. Sed nerompita nokto kuŝis antaŭen. Nur la feraj trakoj brilis tra ĝin, rektaj kaj blankaj, vokante nin por sekvi. Sed ni ne povis sekvi, ĉar ni estis perdanta la lumeto malantaŭ nin. Do ni turnis kaj rerampis, nia mano sur la fera linio. Kaj nia koro batis en niaj fingrpintoj, senkiale. Kaj ni sciis.

Ni subite sciis ke ĉi tiu loko estis lasita de la Nedireblaj Fojoj. Tial estas vera, kaj tiuj fojoj ekzistis, kaj la mirindaĵoj de tiuj fojoj. Antaŭ cent-centoj da jaroj homoj konis sekretojn kiujn ni ja perdis. Kaj ni pensis: “Ĉi tiu estas sordida loko. Kaj damnita estas tiu kiu tuŝas la aĵoj de la Nedireblaj Fojoj.” Sed nia mano kiu sekvis la trako, kiam ni rampis, alkroĉiĝis al la fero kvazaŭ ĝi ne forlasis ĝin kaj la haŭto de nia mano soifis kaj almozpetis de la metalo iu sekreta fluaĵo batinta en ĝia malvarmego.

Ni revenis al la tero. Internacio 4-8818 nin rigardis kaj ili malantaŭŝtepis.

“Egaleco 7-2521,” ili diris, “via vizaĝo blankiĝis.”

Sed ni ne povis paroli kaj ni staris rigardante ilin.

Ili malantaŭŝtepis fore, kvazaŭ ili ne kuraĝis nin tuŝi. Ili ridetis, sed ĝi ne estis gaja rideto; ĝi estis perdata kaj pledanta. Sed ni ne povis paroli. Tiam ili diris:

“Ni sciigu nia eltrovo al la Urbega Konsilantaro kaj ni ambaŭ estos rekompencita.”

Tiam ni parolis. Nia voĉo estis malmola kaj ĝi kompatemis. Ni diris:

“Ni ne sciigu nia eltrovo al la Urbega Konsilantaro, ni sciigu neniun homon.”

Ili levis siajn manojn al siaj oreloj, ĉar ili neniam aŭskultis vortojn kiel ĉi tiujn.

“Internacio 4-8818,” ni demandis, “ĉu vi informos pri ni al la Konsilantaro kaj rigardos kiam ni estos mortfrapita antaŭ viaj okuloj?”

Ili staris rekte subite kaj ili respondis:

“Prefere ni mortos.”

“Tial,” ni diris, “silentiĝu. Ĉi tiu loko estas nia. Ĉi tiu loko apartenas al ni, Egaleco 7-2521, kaj al neniu alia homo sur la tero. Kaj se iam ni kapitulacos ĝin, ni ankaŭ kapitulacos nian vivon kun ĝi.”

Tiam ni vidis ke la okuloj de Internacio 4-8818 estis plenplenaj de larmoj kiu ne kuraĝis fali, ili flustris, kaj ilia voĉo tremis, tial iliaj vortoj perdis ĉiun formon:

“La volo de la Konsilantaro estas super ĉio, ĉar ĝi estas la volo de niaj fratoj, kiu estas sankta. Sed se vi tion deziras, ni obeos vin. Prefere ni estus malbona kun vi ol bona kun niaj fratoj. La Konsilantaro kompatemu ambaŭ niaj koroj!”

Tiam ni marŝis kune reen al la Hejmo de la Stratobalauloj. Kaj ni marŝis silente.

Tial ĝi okazas ke ĉiu nokto, kiam la steloj estas altaj kaj la Stratobalauloj sidas en la Urbega Teatrejo, ni, Egaleco 7-2521, ŝteliras kaj kuras tra la mallumo al nia loko. Estas facila lasi la Teatrejo; kiam la kandeloj estas blovitaj kaj la Aktoroj venis al scenejo, neniuj okuloj povas nin vidi kiam ni rampis sub nia sidloko kaj sub la drapo de la tendo. Poste estas facila ŝteliri tra la ombroj kaj fali en linio apud Internacio 4-8818, kiam la kolumno forlasis la Teatrejo. Estas mallumo en la stratoj kaj homo ne ĉirkaŭas, ĉar homo ne rajtas piediri tra la Urbo sen kialo. Ĉiu nokto, ni kuris al la ravino, kaj ni forigis la ŝtonojn kiu ni amasigis sur la fera krado por kaŝi ĝin de homoj. Ĉiu nokto, dum tri horoj, ni estas sub la grundo, sola.

Ni ŝtelis kandelojn el la Hejmo de la Stratobalauloj, ni ŝtelis silikojn kaj tranĉilojn kaj paperon, kaj ni alportis ĝin al ĉi tiu loko. Ni ŝtelis vitrajn flakonetojn kaj pulvoroj kaj acidoj el la Hejmo de la Scienculoj. Nun ni sidas en la tunelo dum tri horo ĉiu nokto kaj ni studas. Ni fandis strangajn metalojn, kaj ni miksas acidojn, kaj ni eltranĉas la korpojn de la bestoj kiu ni trovas en la Urbega Kloako. Ni konstruas fornon el brikoj kiu ni kolektas el la stratoj. Ni brulas lignojn kiu ni trovas en la ravino. La fajro flagretas en la forno kaj blua ombroj dancas sur la muroj, kaj ne ekzistas sono de homoj por nin ĝeni.

Ni ŝtelis manuskriptojn. Tio estas granda ofendo. Manuskriptoj estas rara, ĉar niaj fratoj el la Hejmo de Skribistoj daŭras unu jaron por kopii nur unu skripton kun sia klara manskribo. Manuskriptoj estas rara kaj oni konservas ĝin en la Hejmo de Scienculoj. Do ni sidas sub la grundo kaj legas la ŝtelitajn skriptojn. Du jaroj forpasis de kiam ni trovas ĉi tiun lokon. Kaj en ĉi tiuj du jaroj ni ja lernis pli ol ni lernis en dek jaroj en la Hejmo de Lernantoj.

Ni ja lernas aĵojn kiuj ne estas en la skriptoj. Ni solvas sekretojn de kiu la Scienculoj ne havas scio. Ni ja vidas kiel granda estas la neeksplorado, kaj multaj vivtempoj ne proksimigis nin al la fino de nia serĉado. Ni deziras nenio, krom esti sola kaj lerni, kaj senti kvazaŭ ĉiu tago nia vido akuratiĝas kiel akcipitro kaj klarigas kiel roka kristalo.

La manieroj de malboneco estas strangaj. Ni estas malvera en la vizaĝo de niaj fratoj. Ni defias la volo de nia Konsilantaroj. Ni sola, el la milaj da homoj kiu iras ĉi tiu tero, ni sola en ĉi tiu horo faras laboro kiu ne havas celo krom ke ni deziras fari ĝin. La malboneco de nia krimo ne estas konebla por la homara menso. La naturo de nia puno, se ni estus elkovrita, ne estas pensebla por homara koro. Neniam, nek en la memoro de la Antikvuloj de la Antikvuloj, neniam homoj faris kion ni nun faras.

Tamen ni ne hontas kaj ne bedaŭras. Ni memdiras ke ni estas aĉulo kaj perfidulo. Sed ni sentas nek ŝarĝo sur nia spirito nek timo sur nia koro. Kaj ŝajnas al ni ke nia spirito estas klara kiel lako kiun nur la okuloj de la suno perturbas. Kaj en nia koro –strangaj estas la manieroj de malboneco!– en nia koro estas la unua paco kiu ni konas dum dudek jaroj.

Enhavo - Ĉapitro Du >>