Ĉapitro Kvar

Multaj tagoj pasis antaŭ ni denove povis paroli kun la Oroulino. Sed tago venis kiam la ĉielo blankiĝis, kvazaŭ la suno krevis kaj disvastigis sian flamon sur la aero, kaj la kampoj kuŝis kvietaj senspire, kaj la polvo de la ŝoseo estis blanka en la brileco. Do la inoj sur la kampo enuiĝis, kaj ili malrapidis siajn laborojn, kaj ili estis malproksime de la ŝoseo kiam ni alvenis. Sed la Oroulino staris sola je la heĝo, atendante. Ni haltis kaj rigardis ke iliaj okuloj, tiel malmolegaj kaj malestimindaj al mondo, rigardis nin kvazaŭ ili obeus iu ajn vorto kiu ni parolis.

Kaj ni diris:

“Ni nomis vin en niaj pensoj, Libereco 5-3000.”

“Kiu estas nia nomo?” ili demandis.

“La Oroulino.”

“Nek ni nomis ĝin Egaleco 7-2521 kiam ni pensas pri vi.”

“Kiu nomo vi donis nin?”

Ili rigardis fikse niajn okulojn kaj ili tenis sian kapon altan kaj ili respondis:

“La Nekonkereblulo.”

Dum longa tempo ni ne povis paroli. Tiam ni diris:

“Tiuj pensoj estas malpermesitaj, Oroulino.”

“Sed vi pensas tiajn pensojn kaj ni deziras ke vi pensis ĝin.”

Ni rigardis rekte al iliaj okuloj kaj ni ne povis mensogi.

“Jes,” ni flustris, kaj ili ridetis, kaj ni diris: “Nia karulino, ne obeu nin.”

Ili malantaŭŝtepis, kaj iliaj okuloj vastiĝis kaj kvietiĝis.

“Rediru tiujn vortojn,” ili flustris.

“Kiuj vortoj?” ni demandis, Sed ili ne respondis, kaj ni sciis.

“Nia karulino,” ni flustris.

Neniam tio estas diranta de viroj al inoj.

La kapo de la Oroulino malrapide riverencis, kaj ili staris antaŭ ni, kun iliaj brakoj flanken, la manplatoj turnintaj al ni, kvazaŭ ilia korpo estis donita rezignante al niaj okuloj. Kaj ni ne povis paroli.

Kaj ili levis sian kapo, kaj parolis simple kaj milde, kvazaŭ ili deziris ke ni forgesi iu maltrankvilo de si.

“La tago varmegas,” ili diris, “kaj vi ja laboris multaj horoj kaj vi devas esti laca.”

“Ne,” ni respondis.

“Estas plej malvarma je la kampoj,” ili diris, “kaj oni havas akvon por trinki. Ĉu vi soifas?”

“Jes,” ni respondis, “sed ni ne rajtas transiri la heĝo.”

“Ni portis akvon al vi,” ili diris.

Tiam ili genuis je la fosaĵo, ili kolektis akvon en siaj du manoj, kaj ili leviĝis kaj tenis la akvon je niaj lipoj.

Ni ne scias se ni trinkis la akvon. Ni nur sciis ke subite iliaj manoj malpleniĝis, kaj ke ni ankoraŭ tenis niajn lipojn je liaj manoj, kaj ili sciis tion sed ne kuraĝis movi.

Kaj ni levis nian kapon kaj malantaŭpaŝis. Ĉar ni ne komprenis kio farigis nin, kaj ni tremis por kompreni ĝin.

Kaj la Oroulino malantaŭŝtepis, kaj ili staris siajn manojn rigardante kun miro. Kaj la Oroulino formovis, eĉ se la aliaj ne venis, kaj ili movis malantaŭŝtepante, kvazaŭ ili ne povis turni for de ni, iliaj manoj fleksitaj antaŭ ŝin, kvazaŭ ili ne povis mallevi ilin.

<< Ĉapitro Tri - Enhavo - Ĉapitro Kvin >>