Ĉapitro Kvin

Ni faris ĝin. Ni kreis ĝin. Ni portis ĝin el la nokto de la epokoj. Ni sola. Niaj manoj. Nia menso. Niaj solaj kaj nuraj.

Ni scias ne kio ni diras. Nia menso turniĝas. Ni rigardas la lumon kiun ni faris. Ni estos perdonita por ĉiu kiu ni ĉi vespere diras....

Ĉi vespere, post multaj da tagoj kaj testoj ol ni povas nombri, ni finis konstrui strangan aĵon, el la restoj de la Nedireblaj Fojoj, vitra ujo, farita por disdoni la forto de la ĉielo plej forte ol ni neniam antaŭe atingis. Kaj kiam ni jungis niajn dratojn al ĉi tiu ujo, ni fermis la kurenton—la drato ardis! Ĝi viviĝis, ĝi ruĝiĝis, kaj cirklo de lumo kuŝis je la ŝtono antaŭ ni.

Ni staris, kaj tenis nian kapon en niaj manoj. Ni ne povis gravediĝi tiun kiun ni kreis. Ni ne tuŝis siliko, faris neniu fajro. Ankoraŭ lumo aperis, lumo venis el nenie, lumo el la koro de la metalo.

Ni blovis nian kandelon. Mallumo glutis nin. Nenio restis ĉirkaŭ ni, nenio krom nokto kaj la maldika flamanta drato, kiel fendo en la muro de malliberejo. Ni streĉis niajn manojn al la drato, kaj ni rigardis niajn fingrojn en la ruĝa brileco. Ni ne povis vidi nian korpon nek senti ĝin, kaj en tiu momento neniu ekzistis krom niaj du manoj super la drato kiu brilis en la nigra abismo.

Tiam ni pensis pri la signifo de tiu kiu kuŝis antaŭ ni. Ni povas lumigi nian tunelon, kaj la Urbego, kaj ĉiuj la Urbegoj sur la tero kun nenio krom metaloj kaj dratoj. Ni povas doni al niaj fratoj novan lumon, plej pura kaj plej brila ol ili neniam konas. Oni povas igi la ĉielan forton por fari la homajn petojn. Ne ekzistas limoj al ĝia sekretoj kaj ĝia povo, kaj oni povas donigi ĝin ĉiu kiu ni elektis demandi.

Ni sciis tiam tiu kiu ni devos fari. Niaj eltrovaĵo estas tro granda por ni malŝpari nian tempon Stratobalaante. Ni ne devas gardi nian sekreton al ni nur, nek enfosi ĝin subgrunde. Ni devas porti ĝin al la vido de ĉiuj homoj. Ni bezonas ĉiun nian tempon, ni bezonas la laborejojn je la Hejmo de Scienculoj, ni deziras la helpon de niaj Scienculaj fratoj kaj iliajn saĝon kunigita al la nia. Multa laboro antaŭas al ni, kaj al ĉiuj la Scienculoj el la tero.

En unu monato, la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj kuniĝis je nia Urbego. Estas granda Konsilantaro, al kiu la plej saĝa de ĉiu lando estas elektita, kaj ĝi kuniĝas jare en diversaj Urbegoj de la Tero. Ni iros a ĉi tiu Konsilantaro kaj ni kuŝigis antaŭ ili, kiel nia donaco, la vitran ujo kun la ĉiela forto. Ni konfesos ĉiu al ili. Ili vidos, komprenos kaj perdonos. Ĉar nia donaco estas plej granda ol nia malobeo. Ili komprenigis la Konsilantaro de Profesioj, kaj ni estos asignita al la Hejmo de Scienculoj. Tio neniam antaŭe okazis, sed neniam antaŭe oni prezentis tia donaco kiel la nia a homoj.

Ni devas atendi. Ni devas gardi nian tunelon plej forte ol ni neniam gardis ĝin. Ĉar se iu ajn homoj krom la Scienculoj lernus nian sekreton, ili ne komprenus, nek ili kredis nin. Ili rigardus nenio, krom nia krimo de sollaborado, kaj ili detruis nin kaj nian lumon. Nia korpo ne gravas al ni, sed nia lumo estas...

Jes, ĝi ja gravas al ni. Unufoje nia korpo gravas al ni. Ĉar ĉi tiu drato estas kvazaŭ parto de nia korpo, kiel vejno ŝirinta el ni, brilante kun nia sango. Ĉu ni fieras ĉi tiu fadeno de metalo, aŭ la manoj kiu faris ĝin, aŭ ekzistas linio kiu apartigas tiujn du?

Ni streĉas niajn brakojn. Ĉar unue ni scias kiel fortaj estas niaj brakoj. Kaj stranga penso venis al ni: ni miras, unue en nia vivo, kiel ni aspektas. Homoj neniam rigardas siajn proprajn vizaĝojn kaj neniam demandis al siajn fratojn pri ĝi, ĉar estas malboneco zorgi pri siajn vizaĝojn aŭ korpojn. Sed ĉi tiu nokto, por kialon kiun ni ne povas sondi, ni deziras la ebleco por koni nia propra simileco.

<< Ĉapitro Kvar - Enhavo - Ĉapitro Ses >>