Ĉapitro Sep

Estas Malluma ĉi tie je la arbaro. La folioj susuras super nia kapo, nigraj kontraŭ la lasta ĉiela orokoloro. La musko estas mola kaj varma. Ni dormos sur ĉi tiu mosko dum multaj noktoj, ĝis la bestoj de la arbaro venos por disŝiri nian korpo. Ni ne havas liton nun, krom la musko, nek estontecon, krom la bestoj.

Ni estas maljuna nun, tamen ni estis juna ĉi tiu mateno, kiam ni portis nian vitran ujon tra la Urbega stratoj al la Hejmo de la Scienculoj. Neniu homo haltigis nin, ĉar ni ne vidis homojn el la Palaco de Korekta Reteno, kaj la aliaj sciis nenion. Neniu homo haltigis nin je la pordego. Ni tramarŝis la malplenajn koridorojn kaj en la granda halo kie la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj sidis je solena kunveno.

Ni rigardis nenion enirante, krom la granda ĉielo je la grandaj fenestroj, blua kaj ardante. Tiam ni rigardis la Scienculojn kiu sidis ĉirkaŭ longa tablo; ili estis kvazaŭ senformaj nuboj kunigitaj je la leviĝo de la granda ĉielo. Tie sidis homojn kies famaj nomoj ni konis, kaj aliaj el malproksimaj landoj kies nomoj ni neniam priaŭdis. Ni rigardis grandan pentraĵon sur la muro super iliajn kapojn, de la dudek gloraj homoj kiu elpensis la kandelon.

Ĉiuj la kapoj de la Konsilantaro turnis al ni kiam ni eniris. Tiuj granduloj kaj saĝuloj el la tero ne sciis kio pensi pri ni, kaj li rigardis nin kun miro kaj scivolo, kvazaŭ ni estis miraklo. Veras ke nia tuniko estis disŝirita kaj makulita de tiu kiu unufoje estis sango. Ni levis nian dekstran manon kaj ni diris:

“Saluton al vi, niaj honoraj fratoj de la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj!”

Tiam, Kolektivo 0-0009, la plej maljuna kaj plej saĝa el la Konsilantaro, parolis kaj demandis:

“Kiu vi estas, nia frato? Ĉar vi ne aspektas Sciencule.”

“Nia nomo estas Egaleco 7-2521,” ni respondis, “kaj ni estas unu el la Stratobalauloj de ĉi tiu Urbego.”

Tiam estis kvazaŭ granda vento frapis la halon, ĉar ĉiuj la Scienculoj parolis samtempe, kaj ili koleriĝis kaj timegiĝis.

“Stratobalaulo! Stratobalaulo marŝas en la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj! Tio estas nekredebla! Estas kontraŭ ĉiuj la reguloj kaj ĉiuj la leĝoj!”

Sed ni sciis kiel haltigi ilin.

“Niaj fratoj!” ni diris. “Ni ne gravas, nek nia malobeo gravas. Estas nur niaj frataj homoj kiu gravas. Ne pensu pri ni, ĉar ni estas nenio, sed aŭskultu niajn vortojn, kaj ni alportis donacon tiel kiel neniam estas donita al homo. Aŭskultu nin, ĉar ni havas la estonteco de la homaro je niaj manoj.”

Tiam ili aŭskultis.

Ni lokis nian vitran ujon je la tablo antaŭ ili. Ni parolis pri ĝin, kaj pri nia longa serĉo, kaj pri nia tunelo, kaj pri nia eskapo el la Palaco de Korekta Reteno. Neniu mano movis je la granda halo, dum ni parolis, nek okuloj. Tiam ni metis la dratoj je la ujo, kaj ili ĉiuj fleksis antaŭe kaj sidis kvietajn, rigardante. Kaj ni staris kvietan, kun niaj okuloj sur la drato. Kaj malrapide, malrapide kvazaŭ sangopelo, ruĝa flamo tremis je la drato. Tiam la drato ardiĝis.

Sed la homoj de la Konsilantaro teruriĝis. Ili stariĝis saltante, ili forkuris el la tablo, kaj ili staris premita je la muro, kunpremita, serĉante varmo de la korpoj de la aliaj por kuraĝigi.

Ni rigardis ilin kaj ni ridegis kaj ni diris:

“Ne timegu, niaj fratoj. Estas granda forto en ĉi tiuj dratoj, sed ĉi tiu forto estas dresita. Estas via. Ni donas ĝin al vi.”

Tamen ili ne movis.

“Ni donas vin la forto el la ĉielo!” ni kriis. “Ni donas vin la tera ŝlosilo! Prenu ĝin, kaj ni ĉiuj kuniĝu, ni, la plej humila el vi. Ni kunlaboru, kaj jungu ĉi tiun forto, kaj faciligu ĝin la homa laborego. Ni ĵetu niajn kandelojn kaj torĉojn. Ni inundu niajn Urbegojn kun lumo. Ni alportu novan lumon al homaro!”

Sed ili rigardis nin, kaj subite ni timis. Ĉar iliaj okuloj estis kvietaj, kaj malgrandaj, kaj malbonaj.

“Niaj fratoj!” ni kriis. “Ĉu vi havas nenion por diri al ni?”

Tiam, Kolektivo 0-0009 moviĝis antaŭe. Ili moviĝis tablen kaj la aliaj sekvis ilin.

“Jes ja,” diris Kolektivo 0-0009, “ni havas multaj diroj al viraĉo kiu rompis ĉiujn la leĝojn kaj kiu fanfaronas pri ilia malgloro! Kiel vi kuraĝas pensi ke via menso havas plej grandan saĝon ol la mensoj de viaj fratoj? Kaj se la Konsilantaro dekretis ke vi estas Stratobalaulo, kiel vi kuraĝas pensi ke homoj havas plej grava uzo por vi ol balai la stratoj?”

“Kiel vi kuraĝas, puristo de defluilaĉoj,” diris Frateco 9-3452, “preni vi mem kiel unu sola kaj kun la pensoj de unu kaj ne de multaj?”

“Vi estos bruligata je la brulstalko,” diris Demokratio 4-6998.

“Ne, ili estos vipfrapegita,” diris Unuanimeco 7-3304, “ĝis nenio estos lasita sub la frapoj.”

“Ne,” diris Kolektivo 0-0009, “ni ne povas decidi pri tio, niaj fratoj. Tia krimo neniam estis farita, kaj ni ne devas juĝi. Nek malgranda Konsilantaro. Ni donu ĉi tiun kreiton al la Tutmonda Konsilantaro mem, kaj ilia volo estu farota.”

Ni rigardis ilin kaj ni pledis:

“Niaj fratoj! Vi pravas. La volo de la Konsilantaro estu farota al nia korpo. Tio ne gravas nin. Sed la lumo? Kio vi faros kun la lumo?”

Kolektivo 0-0009 rigardis nin, kaj ili ridetis.

“Do, vi pensas ke vi trovis novajn fortojn, ĉu ne?” diris Kolektivo 0-0009. “Ĉu ĉiuj viaj fratoj pensas tion?”.

“Ne,” ili respondis.

“Tiu, kiu ne estas pensata de ĉiuj la homoj ne povas esti vera,” diris Kolektivo 0-0009.

“Ĉu vi laboris sole en ĉi tiu?” demandis Internacio 1-5537.

“Jes,” ni respondis.

“Tiu ne farita kune ne povas esti bona,” diris Internacio 1-5537.

“Multaj homoj je la Hejmo de Scienculoj ja havis strangajn novajn ideojn,” diris Solidareco 8-1164, “sed kiam la plimulto de iliaj Scienculaj fratoj balotis kontraŭ ilin, ili forlasis iliajn ideojn, tiel, kiel oni devas fari.”

“Ĉi tiu ujo estas senutila,” diris Alianco 6-7349.

“Se ĝi ja estus kio ili diris,” diris Harmonio 9-2642, “tiam ĝi ruinigus la Kandelejo. La kandelo estas granda beno al la homaro, abrobita de ĉiuj homoj. Tial ĝi ne povas esti detruita per la kaprico de unu.”

“Ĝi abortigus la Planoj de la Tutmonda Konsilantaro,” diris Unuanimeco 2-9913, “kaj sen la Planoj de la Tutmonda Konsilantaro la suno ne rajtas leviĝi. Daŭris kvindek jaroj por aprobigi ĉiuj la Konsilantaro pri la Kandelo, kaj por decidi la nombro de kandeloj bezonitaj, kaj por readapti la Planoj por kandeloj anstataŭ torĉoj. Tio tuŝis miloj kaj miloj da homoj laboranta je dudekoj da Ŝtatoj. Ni ne povas alligi la Planoj tiel baldaŭ poste.”

“Kaj se ĉi tiu malpezigus la homa laborego,” diris Sameco 5-0306, “tial ĝi estas granda malbono, ĉar homo ne havas ekzista kaŭzo krom la laborego por aliaj homoj.’

Tiam Kolektivo 0-0009 leviĝis kaj montris al nia ujo.

“Ĉi tiu aĉo,” ili diris, “devas esti detruita.”

Kaj la aliaj kriis kune:

“Ĝi devas esti detruita!”

Tiam ni saltis al la tablo.

Ni prenegis nian ujon, ni ŝovis ilin flanken, kaj ni kuris fenestren. Ni turnis kaj rigardis ilin lastafoje, kaj kolerego, tiel kiel homoj ne taŭgas, sufokis nian voĉon gorĝe.

“Stultuloj!” ni kriis. “Stultuloj, trifoje damnitaj stultuloj!”

Ni svingis nian pugno tra la fenestrvitraĵo, kaj ni elsaltis en sonora glaspluvo.

Ni falis, sed neniam ni lasis la ujon fali el niaj manoj. Tiam ni kuris, ni kuris blinde, kaj homoj kaj domoj strekis preter ni en senforma torento. Kaj la ŝoseo ŝajnis ne plana antaŭ ni, sed kvazaŭ ĝi saltis por nin renkonti, kaj ni atendis ke la tero leviĝos kaj frapos nin vizaĝe. Sed ni kuris. Ni ne sciis kie ni estis irante. Ni nur sciis ke ni devis kuri, kuri ĝis la fino de la mondo, ĝis la fino de niaj tagoj.

Tiam ni subite sciis ke ni kuŝis sur mola tero kaj ke ni ja haltis. Arboj plej grandaj ol ni neniam vidis staris super ni grandsilente. Tiam ni sciis. Ni estis je la Nemapita Arbaro. Ni ne pensis veni ĉi tien, sed niaj kruroj portis nian saĝon, kaj niaj kruroj portis nin al la Nepamita Arbaro kontraŭvole.

Nia vitra ujo kuŝis apud ni. Ni rampis al ĝi, ni falis en sur ĝi, nia vizaĝo en niaj brakoj, kaj ni kuŝis senmove.

Ni kuŝis tiel longatempe. Tiam ni levis, ni prenis nia ujo kaj marŝis en la arbaro.

Ne gravis kien ni iris. Ni sciis ke homoj ne sekvos nin, ĉar ili neniam eniras la Nemapitan Arbaron. Ni temis nenio el ilin. La arbaro zorgas sian proprajn viktimojn. Tio ankaŭ ne timigis nin. Nur ni deziris esti for de la Urbego kaj de la aero kiu tuŝas la aero de la Urbego. Do ni plumarŝis, nia ujo en niaj brakoj, nia koro malplena.

Ni estas kondamnita. Kiom ajn tagojn lasintaj al ni, ni estos sola. Kaj ni ja aŭskultis pri la korupteco trovinta je la soleco. Ni mem disŝiris el la vero kiu estas niaj homaj fratoj, kaj ni ne havas ŝoseon reen, nek amortizo.

Ni scias ĉi tiujn aĵojn, sed ili ne gravas al ni. Nenio sur la tero gravas al ni. Ni lacas.

Nur la vitra ujo je niaj brakoj estas kvazaŭ viva koro kiu donas nin forto. Ni mensogis al ni mem. Ni ne konstruis ĉi tiun ujon pro la bono de niaj fratoj. Ni konstruis ĝin pro ĝin mem. Ĝi estas super ĉiuj niaj fratoj kaj super ni, kaj ĝi estas vero super ilia vero. Kial miri pri tio? Ni ne havas multajn tagojn por vivi. Ni marŝas al la dentegoj kiuj atendas nin ie inter la grandaj, silentaj arboj. Nenio estas malantaŭ nin por bedaŭri.

Tiam dolora bato trafis nin, nia unua kaj nura. Ni pensis pri la Oroulino. Ni pensis pri la Oroulino kiu ni neniam revidos. Tiam la doloro pasis. Tio estas plej bona. Ni estas unu el la kondamnitaj. Estus plej bone se la Oroulino forgesus nian nomon kaj la korpo kiu havas ĉi tiun nomon.

<< Ĉapitro Ses - Enhavo - Ĉapitro Ok >>