Ĉapitro Ses

Ni ne skribas antaŭ tridek tagoj. Dum tridek tagoj ni ne estis ĉi tie, en nia tunelo. Ni estis kaptita.

Okazis je la nokto en kiu ni lastatempe skribis. Ni forgesis, tiu nokto, rigardi la sablo en la vitro kiu diras nin ke tri horoj pasis kaj ke estas la horo por reveni al la Urbega Teatrejo. Kiam ni rememoris, la sablo ja finiĝis.

Ni rapidis al la Teatrejo. Sed la granda tendo staris griza kaj silenta kontraŭ la nokto. La stratoj de la Urbego kuŝis antaŭ ni, malluma kaj malplena. Se ni irus reen al nia tunelo, ni estus trovita kaj nia lumo ankaŭ. Do ni marŝis al la Hejmo de la Stratobalauloj.

Kiam la Hejma Konsilantaro kontestis nin, ni rigardis la vizaĝoj de la Konsilantaro, sed ili ne scivolis, kaj ne koleris, kaj ne kompatemis. Do kiam la plej maljuna el ili demandis el ni: “Kie vi estis?” ni pensis pri nia vitra ujo kaj nia lumo, kaj ni forgesis ĉiu. Kaj ni respondis:

“Ni ne diros al vi.”

La plej maljuna ne pli demandis de ni. Ili turnis al la du plej junaj, kaj diris, kaj ilia voĉo enuis:

“Preni nian fraton Egaleco 7-2521 al la Palaco de Korekta Reteno. Vipfrapu ilin ĝis ili parolas.”

Do ni estis alportita al la Ŝtona Ĉambro je la Palaco de Korekta Reteno. Ĉi tiu ĉambro ne havas fenestrojn kaj estas malplena krom de fera fosto. Du viroj staris apud la fosto, nudaj krom de ledaj antaŭtukoj kaj ledaj kapuĉoj kiu kovris iliajn vizaĝojn. Tiujn kiuj alportis nin foriris, lasinta nin al la du juĝistoj kiu staris je la angulo de la ĉambro. La juĝistoj estis malgrandaj, dikaj, grizaj kaj kurbaj. Ili signalis al la du fortaj kapuĉuloj.

Ili disŝiris la vestojn el nia korpo, tiam ili ĵetis nin en niaj genuoj kaj ligis niajn manojn al la fera fosto.

La unua bato de la vipfrapo ŝajnis al ni kvazaŭ nia vertebraro estis duontranĉita. La dua haltis la unua, kaj momente ni sentis nenio, tiam doloro frapis nian gorĝo kaj fajro kuris en niaj senaeraj. Sed ni ne kriis.

La vipfrapo fajfis kvazaŭ kantanta vento. Ni penis nombri la batojn, sed ni perdis la nombron. Ni sciis ke batoj falis sur nia dorso. Nur ni sentis nenion pli en nia dorso. Flamante krado dancis antaŭ niaj okuloj, kaj ni pensis pri nenio krom tiu krado, krado, krado de ruĝaj kvadratoj, kaj tiam ni sciis ke ni vidis la kvadratoj de la fera krado je la pordo, kaj ankaŭ la ŝtonaj kvadratoj sur la muroj, kaj la kvadratoj kiuj la vipfrapo tranĉis sur nia dorso, krucante kaj rekrucante en nia karno.

Tiam ni vidis pugno antaŭ ni. Ĝi frapis nian mentonon supren, kaj ni vidis la ruĝa ŝaŭmo el nia buŝo en la velkitaj fingroj, kaj la Juĝisto demandis:

“Kie estis vi?”

Sed ni ektiris nian kapon, kaŝis nian vizaĝon en niaj ligitaj manoj, kaj mordis niajn lipojn.

La vipfrapo refajfis. Ni miris kiu aspergis karban polvon sur la planko, ĉar ni vidis ruĝaj glutoj brilante sur la ŝtonoj ĉirkaŭ ni.

Tiam ni sciis nenio, krom du voĉoj mordminacante neŝanĝiĝeme, unu post la alia, eĉ se ni sciis ke ili parolis multajn minutojn aparte:

“Kie estis vi kie estis vin kie estis vin kie estis vin?...”

Kaj niaj lipoj movis, sed la sono refluetis al nia gorĝo, kaj la sono nur estis:

“La lumo... La lumo... La lumo...”

Tiam ni nenio pli sciis.

Ni malfermis niajn okulojn, kuŝante je nia stomako en la brika tegmento de la karcero. Ni vidis du manoj kuŝante malproksime de ni je la brikoj, kaj ni movis ilin, kaj ni sciis ke ili estis niaj manoj. Sed ni ne povis movi nian korpon. Tiam ni ridetis, ĉar ni pensis pri la lumo kaj ke ni ne perfidis ĝin.

Ni kuŝis je nian karceron dum multaj tagoj. La pordo malfermis dufoje ĉi tagon, unu por la viroj kiu alportis panon kaj akvon por ni kaj unu por la Juĝistoj. Multaj Juĝistoj venis al nia karcero, unue la plej humilaj kaj poste la plej honora Juĝistoj de la Urbego. Ili staris antaŭ ni en iliaj blankaj togoj, kaj ili demandis:

“Ĉu vi pretas paroli?”

Sed ni skuis nian kapon, kuŝante antaŭ ilin je la tegmento. Kaj ili foriris.

Ni nombris ĉiu tago kaj ĉiu nokto kiam ili pasis. Tiam, ĉi tiu nokto, ni sciis ke ni devis eskapi. Ĉar morgaŭ la Tutmonda Konsilantaro de Scienculoj kunvenos en nia Urbego.

Estis facila eskapi el la Palaco de Korekta Reteno. La seruroj estas malnovaj je la pordoj kaj gardistoj ne cirkulas. Oni ne havas kialo por gardistoj, ĉar homoj neniam defias la Konsilantaroj tiel ke ili eskapus el la loko en kiu oni estas ordonita. Nia korpo estas sana kaj forto revenas rapide al ni. Ni ekpuŝis la pordon kaj ĝi cedis. Ni ŝtelis tra mallumaj koridoroj, kaj tra la malluma stratoj, kaj en nia tunelo.

Ni eklumigis kandelo kaj ni vidis ke nia loko ne estis trovita kaj ke nenio estis tuŝita. Kaj nia vitra ujo staris antaŭ ni en la malvarmega forno, tiel kiel ni lasis ĝin. Ne gravas nun, la cikatroj je nia dorso!

Morgaŭ, sub la taga plenlumo, ni prenos nian ujon, kaj ni forlasis malfermita nian tunelon, kaj ni marŝos tra la stratoj al la Hejmo de Scienculoj. Ni lokos antaŭ ilin la plej granda donaco ĉiam donata al homoj. Ni diros la vero al ilin. Ni donos al ilin, kvazaŭ konfeso, tiun pagoj jam verkitaj de ni. Ni kunigos niajn manojn al iliajn, kaj ni kunlaboros, kun la ĉiela forto, por la gloro de la homaro. Nia beno al vi, niaj fratoj! Morgaŭ, vi reakceptos nin en via ŝafejo kaj ni ne pli estos elĵetito. Morgaŭ ni reestos unu el vi. Morgaŭ...

<< Ĉapitro Kvin - Enhavo - Ĉapitro Sep >>