Ĉapitro Naŭ

Ni ne skribis dum multaj tagoj. Ni ne deziris paroli. Ĉar ni ne bezonis vortojn por memori tiu kiu okazis al ni.

Estis dum nia dua tago je la arbaro kiam ni aŭdis paŝojn malantaŭ ni. Ni kaŝis en la arbustoj, kaj ni atendis. La paŝojn proksimiĝis. Tiam ni vidis la faldojn de blanka tuniko inter la arboj, kaj oran brileton.

Ni saltis antaŭen, ni kuris al ilin, ni staris rigardante kontraŭ la Oroulino.

Ili nin rigardis, kaj iliajn manojn malfermis en pugnojn, kaj la pugnojn malsuprentiris iliajn brakojn, kvazaŭ dezirante ke iliaj brakoj teni ilin, kiam ilia korpo svingiĝis. Kaj ili ne povas paroli.

Ni ne kuraĝis alproksimiĝi. Ni demandis, kaj nia voĉo tremis:

“Kial estas vi je la Arbaro?” ni demandis.

Ili levis sian kapon, kaj granda fiero estis en sia voĉo; ili respondis:

“Ni sekvis vin.”

Tiam ni ne povis paroli, kaj ili diris:

“Ni aŭdis ke vi iros al la Nemapita Arbaro, ĉar la tuta Urbego parolas pri tio. Do, je la nokto de la tago en kiu ni aŭdis pri tio, ni fuĝis el la Hejmo de la Kamparanoj. Ni trovis la markojn de viaj piedoj kie homoj neniam marŝas. Do ni sekvis ilin, kaj ni marŝis en la arbaro, kaj ni sekvis la vojeton kie la branĉoj estis rompitaj per via korpo.

Ilia tuniko estis disŝirita, kaj la branĉoj tranĉis la haŭto de iliajn brakojn, sed ili parolis kvazaŭ ili neniam perceptis ĝin, nek de laceco, nek de timego.

“Ni sekvis vin,” ili diris, “kaj ni sekvos vin ĉie kie vi iros. Se danĝero minacos vin, ni frontos ĝin ankaŭ. Se la morto, ni mortos kune. Se vi estas kondamnita, ni deziras partopreni de via kondamno.”

Ili nin rigardis, kaj ilia voĉo malaltis, sed ĝi havis amareco kaj triumfo:

“Viaj okuloj estas kvazaŭ flamo, sed niaj fratoj havas nek esperon nek fajro. Via buŝo estas tranĉita el granito, sed niaj fratoj estas molaj kaj humilaj. Via kapo estas alta, sed niaj fratoj fikliniĝas. Vi marŝas, sed niaj fratoj rampas. Ni deziras esti kondamnita kun vi, prefere ol esti benita kun niaj fratoj. Faru tiun kiun vi deziras kun ni, sed ne forigu nin.”

Ili genuis, kaj riverencis la oran kapon antaŭ ni.

Ni neniam antaŭe pensis tio kiu ni faris. Ni fleksis por starigi la Oroulinon, sed kiam ni tuŝis ilin, estis kvazaŭ ni freneziĝis. Ni prenis ilian korpon kaj premis niajn lipojn al iliaj. La Oroulino spiris unufoje, tiam ilia spiro estis kvazaŭ ĝemo, kaj iliaj brakoj fermis ĉirkaŭ ni.

Ni staris kune dum longa tempo. Kaj ni timegis ke ni vivis ĝis dudek unu jaroj kaj ni neniam antaŭe sciis la ĝojo kiu estas ebla al homoj.

Tiam ni diris:

“Karulino. Timegu nenio el la arbaro. Soleco ne havas danĝero. Ni ne bezonas niajn fratojn. Ni forgesu ilian boneco kaj nia malboneco, ni forgesu ĉiu krom ke ni estas kuna kaj ke ni havas ĝojo inter ni. Donu nin via mano. Rigardu antaŭe. Estas nia mondo, Oroulino, stranga, nekonata mondo, sed nia propra.”

Tiam ni marŝis en la arbaro, ilia mano en la nia.

Kaj tiu nokto ni sciis ke la prenado de la ina korpo en niaj brakoj estas nek malbela nek honta, sed la nura ekstazo donita al la homara raso.

Ni marŝis dum multaj tagoj. La arbaro ne havas finon, kaj ni ne serĉas finon. Sed ĉiu tago adiciita al la taga ĉeno inter ni kaj la Urbego estas kvazaŭ adiciita beno.

Ni faris arkon kaj multajn sagojn. Ni povas mortigi plej birdojn ol ni bezonas por manĝi; ni povas trovi akvon kaj fruktojn je la arbaro. Nokte, ni elektas maldensejo, kaj ni konstruas ringo da fajro ĉirkaŭ ĝin. Ni dormas meze ĉi tiu ringo, kaj la bestoj ne atakas nin. Ni povas vidi iliajn okulojn, verdaj kaj flavaj kvazaŭ karboj, rigardante nin el la arbaj branĉoj malproksime. La fajroj subbrulas kvazaŭ gema krono ĉirkaŭ nin, kaj fumo staras kvieta aere, en kolumnaj bluantaj per la lunlumo. Ni dormas kune meze la ringo, la brakoj de la Oroulino ĉirkaŭ ni, ilia kapo sur nia brusto.

Iu tago, ni haltos kaj konstruos domon, kiam ni foriros sufiĉe malproksime. Sed ni ne devas rapidi. La tagoj antaŭ ni estas senfinaj, kiel la arbaro.

Ni ne povas kompreni ĉi tiun novan vivon trovinta por ni, tamen ĝi ŝajnas tiel klara kaj simpla. Kiam demandoj venis por nin enigmi, ni marŝas pli rapide, tiam ni turnas kaj forgesas ĉion kiam ni rigardas la Oroulinon sekvanta. La ombroj de la folioj falis sur iliaj brakoj, kiam ili apartigas la brakojn, sed iliaj ŝultroj estas sub la suno. La haŭto de iliaj brakoj estas kvazaŭ blua nebuleto, sed iliaj ŝultroj estas blankaj kaj brilaj, kvazaŭ lumo falas ne el supre, sed leviĝas el ilia haŭto. Ni rigardas la folion kiu falis sur ilia ŝultro, kaj ĝi kuŝas je la kurbo de ilia gorĝo, kaj gluto de roso briletas sur ĝin kvazaŭ gemo. Ili proksimiĝas nin, kaj ili haltas, ridegante, sciante tiu kiu ni pensas, kaj ili atendas obeema, sendemandante, ĝis plaĉas nin turni kaj iri antaŭen.

Ni daŭrigas kaj benas la tero sub niaj piedoj. Sed demandoj venas al ni, kiam ni marŝas silente. Se tio kiu ni trovas estas la korupteco de soleco, tiam kiu povas homoj deziri krom korupteco? Se ĉi tiu estas la granda malbono de soleco, tiam kio estas boneco kaj kio estas malboneco?

Ĉiu kiu venas el multaj estas bona. Ĉiu kiu venas el unu estas malbona. Tiel oni instruis nin ek de nia unua spiro. Ni rompis la leĝo, sed ni neniam dubis ĝin. Tamen nun, marŝante en la arbaro, ni lernas dubi.

Vivo ne ekzistas por homoj, krom en utila laborego por la boneco de iliaj fratoj. Sed ni ne vivis, kiam ni laboregis por niaj fratoj, ni ĵus estis lacega. Ne ekzistas ĝojon por homoj, krom de la ĝojo de kiu ili partoprenadis kun ĉiuj iliaj fratoj. Sed la nuraj aĵoj kiu donis nin ĝojo estis la forto de niaj dratoj, kaj la Oroulino. Kaj tiuj ambaŭ ĝojoj apartenas al ni, ili venas sole de ni, kaj ne interrilatas niajn fratojn, kaj ili neniel koncernas niajn fratojn. Tio ni nin demandas.

Estas eraro, terura eraro, en la homaj pensoj. Kiu estas tiu eraro? Ni ne scias, sed la scio batalas en ni, batalas por naskiĝi.

Hodiaŭ, la Oroulino subite haltiĝis kaj diris:

“Ni vin amas.”

Sed ili kuntiris la brovojn kaj skuis la kapon kaj rigardis nin senhelpa.

“Ne,” ili flustris, “tio ne estas kio ni volis diri.”

Ili silentiĝis, tiam ili malrapide parolis, kaj iliaj vortoj estis hezitaj, kiel la vortoj de knabo kiu unue lernas paroli:

“Ni estas unu...sola...kaj nura...kaj ni amas vin kiu estas unu...sola...kaj nura.”

Ni okulrigardis la alian kaj ni sciis ke la spiro de miraklo tuŝis nin, tiam fuĝis, kaj lasis nin vane palpante.

Kaj ni sentis disŝirita, disŝirita serĉante vorto kiu ni ne povis trovi.

<< Ĉapitro Ok - Enhavo - Ĉapitro Dek >>