Ĉapitro Dek

Ni sidas je tablo kiam ni skribas sur tiun papero farita antaŭ multaj miloj da jaroj. La lumo duonlumas, kaj ni ne povas vidi la Oroulino, ĵus unu buklo da oro sur la kapkuseno je la antikva lito. Ĉi tiu estas nia hejmo.

Ni venis al ĝin hodiaŭ, je la sunleviĝo. Dum multaj tagoj ni transadis ĉeno da montoj. La arbaro leviĝis inter la klifoj, kaj ĉiam kiam ni marŝis sur nuda roka parto ni rigardis la grandaj pintoj antaŭ ni okcidente, kaj norden, kaj suden, ĝis ni povis vidi. La pintoj estis ruĝaj kaj brunaj, kun verdaj strekoj da arbaroj kvazaŭ vejnoj sur ilin, kun blua nebuloj kvazaŭ vualoj sur iliaj kapoj. Ni neniam aŭskultis pri ĉi tiuj montoj, nek rigardis ilin sur mapoj. La Nemapita Arbaro protektas ilin de la Urbegoj kaj de la homoj de la Urbegoj.

Ni supreniris vojetojn kie la sovaĝaj kaproj ne kuraĝas sekvi. Ŝtonoj rulumis el niaj piedoj, kaj ni aŭdis ilin kiam ili trafis la rokojn sube, pli kaj pli malproksime sube, kaj la montoj sonoris post ĉiu trafo, kaj longatempe post la morto de la trafoj. Sed ni daŭriĝis, ĉar ni sciis ke neniu homo neniam sekvos nian spuron nek atingis nin ĉi tie.

Tiam hodiaŭ, je la sunleviĝo, ni rigardis blankan flamon inter la arboj, alta je pura pinto antaŭ ni. Ni pensis ke ĝi estis fajro kaj haltis. Sed la flamoj estis senmovo, tamen blindigita kvazaŭ flua metalo. Do ni supreniris al ĝi tra la rokoj. Kaj tie, antaŭ ni, je larĝa pinto, kun la montoj leviĝante malantaŭ ĝin, staris domo tia ke ni neniam rigardis, kaj la blanka fajro venis el la suno sur la vitroj de ĝiaj fenestroj.

La domo havis du etaĝojn kaj strangan tegmenton plana kiel planko. Estis pli fenestro ol muro sur la flankoj, kaj la fenestroj iris rekte ĉirkaŭ la anguloj, kvankam kielmaniere tiu domo staradis ni ne povis diveni. La muroj estis malmolaj kaj glataj, el ŝtono malsama ol ŝtono kiu ni vidis je nia tunelo.

Ambaŭ ni sciis senvorte: ĉi tiu domo estis forlasita el la Nedireblaj Fojoj. La arboj protektis ĝin de la tempo kaj de la vetero, kaj de la homoj kiu havas malpli kompato ol la tempo kaj la vetero. Ni turnis al la Oroulino kaj ni demandis:

“Ĉu vi timas?”

Sed ili neis. Do ni marŝis al la pordo, kaj ni malfermis ĝin, kaj ni paŝis kune en la domo el la Nedireblaj Fojoj.

Ni bezonos la tagojn kaj jarojn antaŭ ni, por rigardi, por lerni kaj por kompreni la aĵojn en ĉi tiu domo. Hodiaŭ, ni ĵus povis rigardi kaj provi kredi la vido antaŭ niaj okuloj. Ni tiris la pezajn kurtenojn el la fenestroj kaj vidis ke la ĉambroj estis malgrandaj, kaj ni pensis ke ne pli ol dudek homoj povis loĝi ĉi tie. Ni pensis ke tio estis stranga, ke oni permesis homoj konstrui domo por nur dudek.

Neniam antaŭe ni rigardis ĉambroj tiel plenlumitaj. La sunradioj dancis en koloroj, koloroj kaj pli koloroj ol ni kreis eblaj, ni kiu neniam vidis domoj krom la blankaj, la brunaj kaj la grizaj. Grandaj pecoj da vitroj estis je la muroj, sed ĝi ne estis vitro, ĉar kiam ni rigardis ilin ni rigardis niajn proprajn korpojn kaj la aĵojn malantaŭ ni, tiel kiel la laga vizaĝo. Estis strangaj aĵoj kiu ni neniam antaŭe vidis kaj kies apliko ni ne komprenas. Kaj ĉie estis vitraj globoj, je ĉiu ĉambro, la globoj kun la metalaj araneaĵoj, tiel ol tiuj kiuj ni vidis je nia tunelo.

Ni trovis la dormoĉambron kaj staris plenaj de miro je la sojlo. Ĉar ĝi estis malgranda ĉambro kaj nur du litoj lokis tien. Ni ne trovis aliajn litojn en la domo, kaj ni tiam sciis ke nur du loĝis ĉi tie, kaj tio estas nekomprenebla. Kia mondo ili havis, la homoj de la Nedireblaj Fojoj?

Ni trovis vestaĵojn, kaj la Oroulino spasme spiris kiam ili ilin rigardis. Ĉar ili ne estis blankaj tunikoj, nek blankaj togoj; ili estis multekoloraj, ĉiuj estis malsamaj. Iu pecetiĝis kiam ni ilin tuŝis, sed aliaj estis el pli peza tuko, kaj ili ŝajnis molaj kaj novaj en niaj fingroj.

Ni trovis ĉambron kun muroj faritaj el bretoj, kiu tenis vicojn da manuskriptojn, de la planko ĝis la plafono. Neniam antaŭe ni rigardis tiom da ili, nek el tia stranga formo. Ili ne estis molaj kaj rulitaj, ili havis malmolajn ŝelojn el tuko kaj ledo; kaj la literoj en ilia paĝoj estis malgrandaj kaj tiel ebenaj ke ni miris la homojn kun ĉi tia manskribo. Ni ekrigardis la paĝojn, kaj ni vidis ke ili estis verkitaj en nia lingvo, sed ni trovis multajn vortojn kiu ni ne komprenis. Morgaŭ, ni komencos legi tiuj skriptoj.

Kiam ni ja vidis ĉiuj la ĉambroj de la domo, ni rigardis la Oroulinoj kaj ni ambaŭ sciis la penson je niaj mensoj.

“Ni neniam forlasos ĉi tiu domon,” ni diris, “nek lasi neniu preni ĝin el ni. Ĉi tiu estas nia domo kaj la fino de niaj vojaĝo. Ĉi tiu estas via domo, Oroulino, kaj nia, kaj ĝi apartenas al neniuj aliaj homoj surtere. Ni ne partoprenos ĝin kun aliaj, kiel ni ne partoprenos nian ĝojon kun ili, nek nian amon, nek nian malsaton. Tiel estu ĝis la fino de niaj tagoj.”

“Via volo estu farita,” ili diris.

Tiam ni eliris por kolekti lignoj por la granda fajrejo de nia hejmo. Ni alportis akvon el la rivereto kiu kuras inter la arboj sub niaj fenestroj. Ni mortigis monta kapro, kaj alportis ĝia karno por ĝin kuiri en stranga kupra poto kiu ni trovis en mirinda loko, kiu devis esti la kuirĉambro de la domo.

Ni faris ĉi tiun laboron sole, ĉar niaj vortoj ne povis forpreni la Oroulinon el la granda vitro kiu ne estas vitro. Ili staris antaŭ ĝin kaj rigardis kaj rigardis ilia korpo.

Kiam la suno subiris malantaŭ la montoj, la Oroulino dormiĝis je la planko, inter gemoj, kaj vitraj boteloj, kaj silkaj floroj. Ni levis la Oroulinon en niaj brakoj kaj portis ilin al la lito, ilia kapo falante mole sur nia ŝultro. Tiam ni eklumigis kandelon, kaj ni alportis papero el la ĉambro de manuskriptoj, kaj ni sidis je la fenestro, ĉar ni sciis ke ni ne povos dormi ĉi tiun nokton.

Kaj nun ni rigardas la grundon kaj la ĉielon. Ĉi tiu disvastigo el nuda roko kaj pintoj kaj lunlumo estas kvazaŭ mondo preta por naskiĝi, mondo kiu atendas. Ŝajnas al ni ke ĝi demandas signo el ni, fajrero, unua komando. Ni ne scias kiu vorto ni devas doni, nek kiu granda ago tiu tero atendas por ĉeesti. Ni scias ke ĝi atendas. Ŝajnas kvazaŭ ĝi diras ke ĝi havas grandaj donacoj por kuŝigi antaŭ ni. Ni devas paroli. Ni devas doni ĝin ĝia celo, la plej granda signifo al ĉi ĉiu brila spaco el roko kaj ĉielo.

Ni antaŭrigardas, ni petis al nia koro gvido por respondi ĉi tiu voko kiu neniu voĉo parolis, tamen ni aŭskultis ĝin. Ni rigardas niajn manojn. Ni rigardas la polvo de la jarcentoj, la polvo kiu kaŝis grandaj sekretoj kaj eble grandaj malbonoj. Tamen ĝi ne timigas nian koron, nur ĝi respektegigas kaj kompatigas ĝin.

Kono venu al ni! Kiu estas ĉi tiu sekreto kiu nia koro komprenas kaj nun ankoraŭ ne konigas nin, kvankam ĝi batas kvazaŭ ĝi klopodas diri ĝin?

<< Ĉapitro Naŭ - Enhavo - Ĉapitro Dek unu >>